DeepFuture

Memlingo sercxas kontribuantojn

42-the-answer 2024. 1. 21. 13:38


Memlingo estas nova Esperanto-lernilo posxtelefona. Memlingo instruas laux la metodo de Lerni-tra-Ekzemploj. Sen ajna gramatika klarigo, Memlingo montras serion da ekzemplaj frazetoj kaj lernantoj mem devas diveni la regulojn de Esperanto.


Duolingo dumlonge rolis kiel vere sukcesa lernilo de Esperanto, sed gxi servas nur por anglalingvanoj. Fakte gxi iam servis ankaux por la portugala, la hispana, kaj la franca, sed pro iu ekonomia kialo gxi abrupte cxesis servi por tiuj ceteraj lingvoj krom la angla. Evidente necesas al ni alternativo por cxiuj ceteraj lingvanoj. Do jen Memlingo por ni cxiuj!

Cxefe por plurlingveco, la unua principo dum la kreado estis 'simpleco', kaj la rezulto estas suficxe kontentiga. Oni povus uzi gxin sen ajna klarigo.

Estas tri kursoj A, B, C respektive kun 1300, 1100, 6000 eroj. A kurso por komencantoj, B kurso por progresantoj kaj C kurso por progresintoj.

Nun gxi servas por jenaj 48 lingvoj. (23 aziaj, 24 euxropaj, 1 afrika)

🇰🇷 한국어 (Korean)
🇺🇸 English
🇯🇵 日本語 (Japanese)
🇨🇳 大陆简体 (Chinese Simplified)
🇹🇼 臺灣正體 (Chinese Traditional)
🇻🇳 Tiếng Việt (Vietnamese)
🇲🇳 монгол хэл (Monglian)
🇹🇭 ภาษาไทย (Thai)
🇲🇾 Bahasa Melayu (Malay)
🇮🇩 Bahasa Indonesia (Indonesian)
🇮🇳 हिन्दी (Hindi)
🇮🇷 فارسی (Persian)
🇳🇵 नेपाली (Nepali)
🇵🇰 اُردُو (Urdu)
🇹🇷 Türk dili (Turkish)
🇮🇱 עִבְֿרִית‎ (Hebrew)
🇸🇦 اَلْعَرَبِيَّةُ (Arabic)
🇫🇷 Français (French)
🇩🇪 Deutsch (German)
🇪🇸 español (Spanish)
🇮🇹 Italiano (Italian)
🇵🇹 português (Portuguese)
🇷🇺 русский язык (Russian)
🇵🇱 polski (Polish)
🇰🇭 ភាសាខ្មែរ (Khmer)
🇲🇲 မြန်မာဘာသာ (Burmese)
🇧🇩 বাংলা (Bengali)
🇮🇳 தமிழ் (Tamil)
🇮🇳 ਪੰਜਾਬੀ (Punjabi)
🇮🇳 मराठी (Marathi)
🇮🇳 తెలుగు (Telugu)
🇺🇦 українська мова (Ukrainian)
🇸🇪 Svenska (Swedish)
🇹🇿 Kiswahili (Swahili)
🇳🇱 Nederlands (Dutch)
🇳🇴 norsk (Norwegian)
🇩🇰 dansk (Danish)
🇱🇻 latviešu valoda (Latvian)
🇷🇴 limba română (Romanian)
🇱🇹 lietuvių kalba (Lithuanian)
🇧🇬 български език (Bulgarian)
🇸🇰 slovenčina (Slovak)
🇸🇮 slovenščina (Slovene)
🇪🇪 eesti keel (Estonian)
🇨🇿 čeština (Czech)
🇫🇮 suomi (Finnish)
🇭🇺 magyar nyelv (Hungarian)
🇬🇷 ελληνικά (Greek)

Cxefe estis google-tradukitaj. Masxina traduko eraras suficxe ofte kaj ni taksas ke tia nivelo de eraroj neniel tauxgas por lernilo. Nur la korea estis korektita kaj plene reviziita.

Nun ni sercxas kontribuantojn por cxiuj aliaj lingvoj. Se oni volontulas korektadon de iu lingvo, ni sendos al la volontulanto excel-dosierojn, kiuj enhavas tradukon de la lernajxoj.

Estas suficxe granda laboro, cxar la kurs-kvanto estas serioza. Eble unua korektado de A kurso postulos pli ol 5 horoj. C kurso postulos ecx pli da tempo cxar gxi enhavas tre maloftajn vortojn.

Post ni gajnos la unuan korektadon de iu lingvajxo, ni tuje aplikos gxin al la softvaro kaj kontrolos cxu estas ajna problemo.

Poste ni dividos la korektitan rezulton kun aliaj personoj de tiu lingvo, por revizii kaj poluri. La korea versio estis dufoje reviziita. Ni supozas ke cxi tia proceduro dauxros dum kelkaj monatoj por unu lingvo. Do ni devus esti tre paciencaj.

Ni estas iom hezitema en anoncado al publiko, cxar la masxin-traduka kvalito estas vere malbona. Dum la korektado ni diskonigos nur al limigitaj malmultaj homoj. Post fino de la unua korektado de iu lingvo, ni anoncos al gxenerala publiko de tiu koncerna lingvo.

Kaj fakte la serva komputilo mem estas vere malgranda, kun kapableco je pli-malpli 1/5 de iu averagxa komputilo portebla. Ni ankoraux ne scias gxis kiomaj homoj gxi povus enteni. Iom post iom ni grandigos la kapaciton de la servilo, lingvo post lingvo.

Jen nunaj volontuloj:

  - cxina: Choi Manwon
  - japana: Matumoto Akira, Murata Kazuyo, SOMEKAWA Takatosi
  - taja: Warut Bunprasert
  - indonezia: Adam Damario
  - mongola: Enkhee Chimedtseren
  - persa: Reza sercxas helpanton
  - franca: Nikson Kasolene, Serge Rusaki
  - itala: Marco Ciampa
  - kmera: Chhim Sokha
  - nepala: Shree Prasad Pokharel

Cxu vi volas kontribui? Diru al ni per ret-posxto.
memlingo.service@gmail.com


Jen Memlingo:
http://memlingo.esperanto.or.kr/

Memlingo - Learn Esperanto by Examples

memlingo.esperanto.or.kr


Iom pli pri Memlingo:
https://nomota.tistory.com/m/16

Memlingo - Lernilo por Azianoj

Memlingo estas Esperanto-lernilo por Azianoj. Lernantoj povas ekzerci Esperanton progrese kun bonaj ekzemploj kaj modelaj sonoj, sen bezono de gramatika klarigo. Vi povas lerni Esperanton cxiam ajn per via sagx-telefono. Provu Memlingon! 1. Esperanto en Du

nomota.tistory.com