DeepFuture

Memlingo - Lernilo por Azianoj

42-the-answer 2023. 11. 13. 00:09

Memlingo estas Esperanto-lernilo por Azianoj. Lernantoj povas ekzerci Esperanton progrese kun bonaj ekzemploj kaj modelaj sonoj, sen bezono de gramatika klarigo. Vi povas lerni Esperanton cxiam ajn per via sagx-telefono. Provu Memlingon!

1. Esperanto en Duolingo

Duolingo estas preskaux perfekta kaj senpaga lernilo de Esperanto. Tamen malfelicxe Duolingo servas nur por la angla-lingvanoj.

Dum kelkaj jaroj, ankaux la potugala, la hispana kaj la franca estis servitaj, sed pro komerca/profit-cela kialo, tiuj lingvoj estis nuligitaj, kaj do, nuntempe, nur la angla-Esperanto kurso restas.

2. Esperanto Lernilo por Azianoj

Kriterioj de bona lernilo necesa por ni estas jenaj:

- Plur-lingveco por Azianoj
- Facila Uzebleco sen Bezono de Klarigo
- Progresiga Ordo kaj Ripetiga Ekzerco
- Bonkvalita kaj Modela Sono
- Mallonga Lernado por Ofta Uzado

Evidente necesas Duolingo-simila Esperanto-lernilo por aziaj lingvanoj. Pro tio Nomota kaj Masoris komencis konstrui lernilon, samtempe uzeblan de pluraj aziaj lingvanoj.

Espereble, la lernilo devas esti tre simpla kaj facile uzebla, kaj oni povus tuj uzi gxin sen bezono de klarigo.

Por novaj komencantoj, gxi devas enkonduki lernajxojn iom post iom en progresiga ordo kun suficxe ripetiga ekzerco. Cxio devas esti kun bonkvalita modela sono. Unu-foja lernado devas esti tre mallonga, por ke oni povas ofte uzi gxin dum ajna tempo libera.

3. Tri Kursoj

Ni havas tri kursojn.

Kurso A estas por veraj komencantoj. Cxi tie oni progrese kaj ripete absorbas la bazajn regulojn de Esperanto sen ajna klarigo, nur per progrese montritaj ekzemplaj frazetoj.

<ekzemplaj eroj cxi tie>

Cxi tie, lernantoj vidas kaj auxdas progrese sxangxantajn frazetojn kun 3 aux 5 vortoj, kaj lernas gramatikajn regulojn.

<ekzemplaj eroj cxi tie>

Kuso A estas konstruita surbaze de Fama kurso por komencantoj, la Zagreba Kurso.

Kurso B celas pri pli-largxigo de lernado, kun pli diversaj esprimoj.

3.2 Vort-parkeriga Kurso C

Ni pensis, ke spertaj esperantistoj ankoraux bezonas lernadon. Sed por ili, suficxas memorado kaj parkerado de vortoj, por teni sian vort-stokon kaj etendi sian vort-provizon. Kurso C estas por tiuj spertuloj.

La junulara gazeto Kontakto listigas mil bazajn vortojn. La Akademio rekomendas vortojn en la nomo de Baza Radikaro oficiala. Oni kalkulis oftecon de vortoj el vasta tekstaro, kaj publikigis tion sur interreto. S-ro Nema el koreio kolektis vortojn el diversaj lerno-libroj.

Ni ordigis 6 mil vortojn, surbaze de tiuj listoj, relative ordigita en ofteco, graveco kaj facileco.

4. Vocxa Sono

Google provizas divers-lingvan tekst-al-vocxan servon. Pola lingvo plej similas al Esperanto-prononco. Do ni disvolvigis auxtomatan trans-skribilon de Esperanto al Pola teksto.

<2-3 ekzemploj de transskribitaj tekstoj cxi tie>

Plej malfacila estas devigi la Esperantan akcenton al Pola parolilo.

La kvalito ankoraux ne tre bona, kaj do, ni devis auxskulti kaj korekti cxiujn ekzemplajn esprimojn    du tri fojojn.

5. Paroliga Kurso

Nun ni estas disvolviganta vocx-paroligan kurson. Por tio, ni utiligas ChatGPT, por analizi vocx-rekordon de uzantoj. Tio devos esti en limigita formo, kun antauxe preparitaj frazoj.

Por pli libera dialoga formo, ni nun nur estas en cerbuma etapo. Por dialoga parola kurso, Ni bezonas pli da studo de ChatGPT... eble en la venonta jaro.

6. Pli da lingvoj

Nun ni subtenas nur 5 lingvoj, orient-aziaj. Nia plano estas etendigi gxin laux-grade utiligante Goovlan tradukilon.

Mongola, Taja, Malaja/Indonezia, Hinda, Persa(Irana), Nepala, Urdua(Pakistana), Turka, Hebrea, Araba estus la sekvaj lingvoj.

Samtempe europaj lingvoj estas gravaj, cxar nek ili eblas en duolingo. Franca, Germana, Hispana, Itala, Portugala, Rusa.

Nur post tio, ni povus imagi ceterajn lingvojn - Tagaloga, Kmera, Birma, Begala, Tamila, Punjaba, Marata, Teluga, Pola, Ukrajna, Sveda, Svahila.


Memlingo: http://memlingo.esperanto.or.kr/

Memlingo - Learn Esperanto by Examples

memlingo.esperanto.or.kr


Memlingo Project Presentation:
https://docs.google.com/file/d/1S16STl1NT2IIMVCTs8SIZnUUuuZS_Apv/edit?usp=docslist_api&filetype=mspresentation

TalkFile_20231124 Memlingo-Projekto 멤링고 Lernilo pro Azianoj (VK).pptx.pptx

docs.google.com


Memlingo Presentation in KS 2023 in Vietnam
https://docs.google.com/file/d/1iKwa_hTbckWJC07bdRRPGs01iNQfT49Q/edit?usp=docslist_api&filetype=mspresentation

TalkFile_Memlingo.pptx.pptx

docs.google.com