Memlingo estas nova Esperanto-lernilo por ni cxiuj.
1. Duolingo
Duolingo estas preskaux perfekta lernilo de Esperanto. Tamen malfelicxe Duolingo servas nur por la angla-lingvanoj.
Dum kelkaj jaroj, ankaux la potugala, la hispana kaj la franca estis servitaj, sed pro komerca/profit-cela kialo, tiuj lingvoj estis nuligitaj, kaj do, nuntempe, nur la angla-Esperanto kurso restas.
2. Esperanto-lernilo por ni cxiuj aliaj
Evidente necesas simila lernilo por ceteraj lingvoj. Pro tio komencigxis Memlingo-projekto por konstrui lernilon, samtempe uzeblan de cxiuj aliaj lingvanoj.
Espereble, la lernilo devas esti tre simpla kaj facile uzebla, kaj oni povu tuj uzi gxin sen bezono de klarigo.
Por komencantoj, gxi devas enkonduki lernajxojn iom post iom en progresiga ordo kun ripetiga ekzerco. Cxio devas esti kun bonkvalita modela sono. Unu-foja lernado devas esti tre mallonga, por ke oni povu ofte uzi gxin dum ajna tempo libera.
3. Tri kursoj
Estas tri kursoj. Kurso A estas por komencantoj, konstruita surbaze de fama kurso por komencantoj, la Zagreba kurso. Cxi tie oni absorbas bazajn regulojn de Esperanto sen ajna klarigo, nur per progrese kaj ripete montritaj frazetoj. Cxi tie, lernantoj vidas kaj auxdas progrese sxangxantajn frazetojn kun 3 aux 5 vortoj, kaj lernas gramatikajn regulojn.
Kurso B celas pri pli-largxigo de lernado, kun pli diversaj esprimoj. B kurso surbazas de "Jen nia IJK!"
Ni pensis, ke spertaj esperantistoj ankoraux bezonas lernadon. Sed por ili, suficxas memorado kaj parkerado de vortoj, por teni sian vort-stokon kaj etendi sian vort-provizon. Kurso C estas por tiuj spertuloj.
Por C kurso, ni devis kolekti arojn da vortoj. La junulara gazeto "Kontakto" listigas mil bazajn vortojn. La Akademio rekomendas vortojn en la nomo de Baza Radikaro Oficiala. Oni kalkulis oftecon de vortoj el vasta tekstaro, kaj publikigis tion sur interreto. S-ro Nema el koreio kolektis vorto-listojn el diversaj lerno-libroj. Unuiginte ilin, ni ordigis 6 mil vortojn, surbaze de tiuj listoj, relative ordigita en ofteco, graveco kaj facileco.
4. Vocxa sono
Google provizas divers-lingve tekst-al-vocxan funkcion. Pola lingvo plej similas al Esperanto-sono. Do ni disvolvigis auxtomatan trans-skribilon de Esperanto al pola teksto, por ke la pola parolilo produktu esperantan sonon. Plej malfacila estis devigi esperantan akcenton al la pola parolilo. La kvalito estis ankoraux ne tre bona, kaj ni devis auxskulti kaj korekti cxiujn esprimojn, du aux tri fojojn por gajni plej bonan sonon.
5. Masxin-traduko kaj neceso de korektado
Ni utiligis google-tradukilon por traduki la lernan tekston por 48 lingvoj. (23 aziaj, 24 euxropaj, 1 afrika) Malfelicxe la kvalito de masxin-traduko estas neniel tauxga por lernilo, kaj necesas serioza korektado. Nur la korea estis plene korektita.
Nun ni sercxas kontribuantojn de korektado:
memlingo.service@gmail.com
Jen vizitu Memlingon:
http://memlingo.esperanto.or.kr/
Memlingo - Learn Esperanto by Examples
memlingo.esperanto.or.kr